5a Nitobe-Simpozio

Europaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo

2-3 Augusto, 2007

NOVA

KONKLUDA DOKUMENTO
10 rekomendoj por lingva politiko en Azio



Simpozia Anonco   

Celo.
En la procezo de modernigxo en Azio, euxrop(deven)aj lingvoj rolis sxlosile. Unuflanke euxropaj lingvoj servis kiel instrumento de koloniisma regado, aliflanke ili estis bonvenigitaj kiel ilo‚Š por la enkonduko de modernaj teknikoj kaj ideoj el okcidento. Nun, post kelkcent jaroj, kelkaj euxropaj lingvoj enradikigxis en aziaj landoj, aliaj lingvoj perdis siajn antauxjn gvidajn poziciojn sed dauxre tenas sian lokon en la socio. Euxropaj lingvoj, precipe la angla, do igxis parto de la azia historio kaj integra parto de la azia nuno.

La simpozio celas prilumi la rolon kaj perspektivon de la jam enradikigxintaj euxropdevenaj lingvoj en Azio. Gxi plue levos la demandon, kiugrade en lingvopolitiko la vortoj eokcidentaf kaj etutmondaf estas sinonimoj. Cxu tutmondigxo havas ankaux unike azian aspekton? Cxu la aziaj lingvoj povas ludi internacian lingvopolitikan rolon? Cxu eblas formuli specife azian lingvan politikon, aux cxu cxiu lando simple iru sian propran vojon?

Pridiskutotaj demandoj estas i.a. :

|Kiel euxropaj lingvoj influis kaj dauxre influas la komunikadon en Azio?

@ Kiuj kampoj @de la vivo plej multe dependas de ili; kiuj kampoj plej multe
@ uzas aziajn lingvojn?

|Kiajn konsekvencojn por azianoj kaj aziaj socioj havas tiu nuna lingva
@ sistemo, en kiu @euxropaj kaj aziaj lingvoj dividas inter si diversajn funkciojn
@ (komunikadon, kulturon, identecon, politikon)?

|Cxu euxropaj lingvoj kontribuas nur al tutmondigxo, aux ankaux al evoluo de
@ naciaj aux regionaj identecoj?
@Kiel ili influas la kuturan evoluon?@
|Kies posedajxo estas tiuj lingvoj? Kiomgrade aziaj popoloj alproprigis al si tiujn
@ lingvojn?

|Cxu konstateblas kresko de la internaciskala (regiona aux monda) signifo
@ de iuj aziaj lingvoj?

|Kio estas la estonteco de la angla lingvo en Azio? Kian rolon gxi ludas en la
@ diversaj landoj? Kiuj faktoroj influos gxian pluan disvastigxon kaj enradikigxon?

|Kiuj aliaj euxropaj lingvoj havas signifan rolon en Azio?
|Kiuj principoj devus gvidi realisman nacian aux internacian lingvopolitikon
@ en Azio?

|Kiun lokon la diversaj euxropaj kaj aziaj lingvoj okupu en la eduka sistemo?

|Cxu lingvopolitikaj modeloj aliloke en la mondo aplikeblas al Azio
@ (ekzemple, euxropa plurlingvismo, svisa plurlingvismo, kanada dulingvismo)?

Programo. (PDF)
La programo konsistos el prelegoj de invititaj prelegantoj, prezentoj de formalaj referajxoj de invititoj, kaj gxenerala debato kaj diskutado.


Resumoj.

Pri podianoj kaj la enhavo de la paroladoj legeblas cxi tie.

Subtemoj.
2 August  (9:30-17:30)
1.@Enkonduka Sesio
2.
@Temprelegoj Problemo‚Š kaj defioj de lingva politiko en Azio
3.    Podia Diskuto ‚P: La rolo de euxopaj lingvoj en la evoluo de aziaj landoj
3 August  (9:30-17:30)

4.    Podia diskuto@2: La angla en Azio ? enradikigxo kaj kontrauxstaro
5.    Podia Diskuto 3: identeco, lingvaj rajtoj kaj transnaciismo en Azio

Materialoj de Temprelegoj
Richard Baldauf Jr.
Tove Skutnabb-Kanga
s PDF

Skribaj kontribuoj:
Hugo Cardoso (Univ. de Amsterdam) PDF
gKion signifas eE?ropa lingvof"?@(Eng.)

Sergey ANIKEEV (For-Orienta Shtata Universitato, Filio en Hakodate)
"Rusa kulturo kaj Japana socio: la rusa lingvo en la komenco de la 20 j. en Japanio" (Esp.)

Marek KOSCIELECKI (Malferma Universitato de Hong Kong)
gCultivation of Foreign Language Education in the Japanese Cultural Contexth (Eng.)PDF

Kunvenejo.
La Simpozio okazos en la internacia kongresejo (2-1702) de la Sophia-Universitato en Tokio.
Loko: http://www.sophia.ac.jp/E/E_universityinfo.nsf/Content/railway

Lingvoj.
Interpretado estos disponebla en la japana, angla kaj Esperanto. Oni petas prelegantojn kaj referantojn liveri skribitajn tekstojn anticipe, kie tauxge.

Tranoktoj.
Proksime de la universitato trovigxas ekzemple sekvaj hoteloj:
Hotel New Shohei http://www.shoheikan.co.jp/index5.htm
TokyoGreenPalace
http://www.tokyogp.com/english/index.html
Tokyu Yotsuya Stay http://www.tokyustay.co.jp/e/index.html

Organizado.
La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvoproblemoj (CED) kaj la Euxropa Instituto de la Sophia-Universitato respondecos pri la organizado de la simpozio, kune kun Japana Esperanto-Instituto http://www.jei.or.jp/ kaj Simul International a.k. http://www.simul.co.jp.CED insitgas esploradon, instruadon kaj publikigon pri internaciaj lingvaj demandoj kaj eldonas la sciencan revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado).

Aktoj.
Estas planate publikigi la aktojn de la simpozio.

Origino.
La Nitobe-Simpozio portas la nomon de Nitobe Inazo (1862-1933), Gxenerala Sub-Sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu strebis al lingva egaleco kaj lingva justeco en tiu organizajxo. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en Berlino (1999), Pekino (2004) kaj Vilno (2005).

Pri pasintaj Nitobe-simpozioj viduF http://eo.nitobe.info/pri/nitobe-simpozioj.php
Konkludo de la Kvara Nitobe-simpozio: Esperanto   English

Aligxo.
Interesitoj kontaktu nin antaux la 15 de julio 2007, indikante vian nomon, profesion, adreson, telefonnumeron kaj retposxton. La simpozio ne havas partoprenkotizon.
Al aligxpetantoj post la limdato ni ne povas garantii partoprenon pro organizaj kaj teknikaj kialoj.
Esperantlingvan aligxon bv. sendi al: nitobe @ jei.or.jp

Informoj pri la simpozio:
English: http://www.info.sophia.ac.jp/g-areas/nitobe2007eng.htm                                       
Japana: http://www.info.sophia.ac.jp/g-areas/nitobe2007-j.htm

Pri detaloj bonvolu kontakti:
Europa Instituto, Sophia-Universitato, Kioi 7-1, 102-8554 Tokio, Japanio
Tel. +81-(0)3-3238-4341/Tel.& Fax +81-(0)3-3238-3902
retposxte: nitobe2007 @ gmail.com