Sergey Anikeev

La rusa kulturo kaj la japana socio

Neniu lando en la mondo povas vivi kaj evolui sen kontaktoj kun siaj najbaroj, sen unuflanka, duflanka au multeflankaj influoj. Japanio ne estas escepto kaj japanoj de pratempoj modernigis sian socian vivon cherpante sciojn de la pli alte evoluintaj landoj: de tri antikvaj Koreaj imperioj kiujn sekvis la epoko de Chinio.

Ties influoj penetradis al Japanio poiomete dum longega tempo. Dankfal tio la alilandaj influoj ne vidighis kaj ne estis akceptataj kiel  fremdaj por japanoj. Sed post du jarcentoj de la izoleco el Europaj landoj kaj Usono shtorme invadis fremda kulturo kiu renversis la estadon mem de japanoj.

Japanio speciale koncentrighis je studoj pri ekonomiaj kaj politikaj sis-temoj de tiu landoj. En tiu chi senco tiutempe Rusio ne povis prezenti per si modelon por imitado kaj ne kapablis rivali. Sed la situacio estis tute alia ri-late la spiritajn valorojn kaj precipe la kulturan influon de Rusio al Japanio.

Historio de kulturaj rilatoj inter Rusio kaj Japanio komencighis de la epoko de Petro La Granda. Sed regulaj kontaktoj establighis nur en la dua duono de la 19 jarcento. Tiamaniere la epoko de la rekta interfluo de kul-turoj inter du landoj aghas iom pli ol 100 jarojn.

En 1868-a jaro la japana registaro komencis modernigon de la socio surbaze de alilandaj spertoj. Sed Rusio en tiu tempo ne rolis kiel modelo por imiti kaj la influo de Rusio por la japana socio estis apenau rimarkebla. Politiko-ekonomiaj shanghoj en Japanio bazighis sur Europa kaj Usona spertoj. Tamen en la humanisma  sfero Rusio influis multe pli ol aliaj landoj.

Estas konata fakto ke la rusa lingvo komencis disvastighi en Japanio samtempe kun la disvastigho de la rusa ortodoksa religio chekape de la pa-stro Nikolai kiu estis poste sanktigita kun la nomo Nikolai La Japana.

Komence la rusa ortodoksa religio enradikighis en nordaj urboj ? Hakodate, Sendai, Morioka, Takashimizu, sed poste ghi disvastighis ankau al sudaj partoj de Japanio. En 1873 la kontraukristana legho en Japanio estis nuligita kaj komencis kreski kampoj de misiista laboro. En 1875 estis mal-fermita la ortodoksa teologia seminario (Seikyo singakko). En tiu tempo  la pastro Nikolai jam loghis en Tsukiji en Tokio kaj li okupighis multe pri instruado de la rusa lingvo al japanoj, kies nombro chirkau li atingis 150 personojn.

Plej multaj baptitaj japanoj iris lerni al Rusio dum Meiji-periodo: en la teologiaj akademioj en Rusio tiam lernis chirkau 18 japanoj. Sed poste dum Taisho-periodo vizitoj al Rusio por lerni preskau chesis.

Inter japanoj kiuj lernis en la Tokia rusa seminario estis kelkaj kiuj prosperis en siaj shtataj oficoj poste. Historiisto Iwama Seiko donis nomojn de kelkaj: Abe Hiroshi estis guberiestro de Tokio, Ando Kensuke estris la urbon Yokohamo, Kato Matsuo atingis altan rangon de ministro, Omae Taizo estis konsilanto che la japana misio en Peterburgo, Sato Shosuke ? estis prezidanto de Hokkaida universitato, Suzuki Otohei gvidis la rusling-van fakon de la Tokia fremdlingva lernejo. Alidire, rusaj ortodoksaj lerne-joj edukis ne unu generacion de japanoj sciplenaj pri Rusio, la rusaj lingvo kaj kulturo.

Ekzemple, Konishi Masutaro (1862-1940, la rusa baptonomo Daniil Petrovich) post la fino de la seminario en Tokio restis 9 jarojn en Rusio. Li persone konis Leon Tolstoi kaj Konishi poste skribis rememorojn pri li.

Senuma Kakutaro (Ivan Akimovich) post la fino de la seminario en siaj 30 jaroj farighis rektoro de la seminario. Li ankau estis tre fervora adoranto de Leo Tolstoi. Kaj Konishi kaj Senuma tradukis en la japanan lingvon verkojn de Tolstoi kunlaborante kun la fama verkisto Ozaki Koyo.

La fama ruslingvisto Nobori Shomu (1878-1958) ankau estis edukito de la rusa ortodoksa seminario en Tokio, li finis ghin en 1903. Jam en 1904 li publikigis libron pri rusa verkisto V. Gogol kaj dum sia 80 jara vivo li el-donis tradukojn kaj studo-laborojn pri la rusaj literaturo kaj kulturo kies nombro atingas pli ol 100 volumojn. Nobori Shomu tradukis ne nur verkojn de rusaj klasikuloj, sed ankau verkojn de Averchenko, Arcibashev, Afana-siev, Balmont, Sologub ka. Li instruis en pluraj lernejoj: en la Teologia Seminario, Milita akademio, Waseda universitato ka. Li kompilis tre im-ponan studlaboron gRoshia bungaku to nihon bungakuh (La rusa literaturo kaj la japana), 1953. Per tiu chi laboro Nobori Shomu prezentis influojn de rusaj literaturistoj al la japanaj kiel Uchida Roan, Ozaki Koyo, Tokutomi Roka, Tayama Katai, Mori Ogai ka.

Multaj japanaj verkistoj alte taksis la rusan literaturon. En la vera senco japanoj komencis serioze interesighi pri la rusa literaturo en 1888. Tiam la japana verkisto Futabatei Shimei faris profesie lertajn tradukojn de verkoj de Turgenev. La rilatoj de Futabatei Shimei al la rusa literaturo estis tre simbola. Kiam li estis juna kanbo li decidis farighi soldato por batali kon-trau rusoj. Tri foje li malsukcesis pasi ekzamenojn che militlernejo kaj tiam li decidis iri sian propran vojon. Li eniris la ruslingvan fakon de la Tokia lernejo de fremdaj lingvoj. Li celis ellerni la lingvon de la ebla estonta ma-lamiko  kaj farighi militisto-interpretisto. Sed la nomo de Futabatei farig-his konata ne pro lia militista kariero, sed en la japanan historion li eniris kiel  literatur-verkisto. Tian decidan pashon li faris dankfal la rusa litera-turo kiun li tre bone konis kaj lerte tradukis en la japanan.

Dum la japan-rusa milito oni eksentis mankon de interpretistoj de la rusa lingvo. La problemo estis tiom grava ke oni debatis ghin en la parla-mento. Lau postulo de la milita ministro Terauchi Masatake en 1896 kursoj de la rusa lingvo malfermighis che la Universitato de Sapporo (Rogo gak-kai).

Lernante la rusan lingvon studentoj akiris aliron por la vastaj kulturaj kaj humanismaj trezoroj de Rusio. Malfermighis novaj horizontoj, mala-peris timo antau la granda norda najbaro kaj certagrade limitighis militis-maj ambicioj. Instruado de la rusa lingvo en tiama Japanio atingis tre altan nivelon. La rusa klasika literaturo de la 19-a jarcento kaj modernaj sociaj pensoj farighis havajho de generacio de junaj japanoj. Post la fino de la milito estis populara jena diro: gJapanoj venkis rusojn en bataloj sed ja-panoj mem estis venkitaj de la rusa literaturoh.

Kiel jam estas menciite tre gravan laboron faras japanoj-ruslingvistoj. En chiuj tempoj sendepende de politika au aliaj cirkonstancoj tradukistoj kaj esploristoj senlace laboras kreante novajn tradukojn, komentariojn, bib-liografiojn pri rusaj verkistoj, religiaj kaj kulturaj agantoj.

Ankorau foje mi devas rememori gravan laboron de Futabatei Shimei, char li ne nur tradukis la rusajn literaturajn verkojn sed sukcese tradukis japanajn modernajn verkojn por la rusaj legantoj. Ekzemple en la revuo gVostokh (Oriento) (ghi estis eldonata en Yokohamo en la rusa lingvo en 1907-1908) Futabatei aperigis tradukojn de gMaihimeh (Dancistino) de Mori Ogai, gGyuniku to bareishoh (Bovajho kaj terpomoj) de Kunikida Doppo, gKabih (Shimo) de Masamune Hakucho. Futabatei korespondis kun kelkaj rusoj kaj poloj. En la biblioteko de Waseda universitato estas kon-servataj 64 leterojn, kiujn Futabatei ricevis  de ili. Iliaj nomoj estas  Le-ontij Podpahh, Bronislav Pilsudski, Fjodor Postnikov, Nemi-rovich-Danchenko ka.

Roloj de apartaj personoj, perantoj en la kultura sfero havas sendube gravan signifon. Sed kiel oni povas jughi lau historiaj eventoj la pli supera au ech subprema estas diktato de la shtatoj en kulturaj rilatoj.

Kontaktoj inter Rusio kaj Japanio en la humanisma sfero estas impresa se oni konsideras ke dum la lasta jarcento la rilatoj inter du landoj estis markitaj per militaj konfliktoj kaj la oficiala propagando de ambau shtatoj faris multon por ke inter du popoloj regu malamikeco. Malgrau chi tio la intershangho de spiritaj valoroj neniam plene chesis ech en plej malfacilaj tempoj.

La jhus diritan mi povas alivortigi: malgrau la evoluo de kulturaj rilatoj la popoloj de Rusio kaj Japanio plurfoje milite kontraustaris unu la alian kaj en tiaj periodoj gimago de malamikoh superis chion alian en kapoj de rusoj kaj japanoj.

Rialate Japanion oni povas rememori kian signifon atribuis la japana registaro je kontrolo pri literaturo en krizaj periodoj. Ordonoj de la regis-taro pri kontrolo super la kulturaj rilatoj kaj literaturo dum militaj jaroj chiam aperis tuj post ordonoj pri mastruma milita mobilizo. Chiuj manieroj kaj metodoj estis aplikataj de la registaro por fari premon super la literaturo kiel spegulo de socia opinio de la japana popolo.

Sed malgrau tiaj politikaj premoj la studoj pri Rusio, la rusa lingvo kaj la kulturo chiam iris antauen. Nuntempe rusaj katedroj ekzistas en chefaj universitatoj de Japanio: Tokio, Waseda, Hosei, Hitotsubashi, Doshisha, Sofia, Ritsumeikan, Osaka gaikokugo, Hokkaido daigaku. Tiel fakuloj pri la rusa kulturo en Japanio chiam kompletighas, oni plu tradukas novajn ru-sajn autorojn kaj sinteno de japanoj rilate la rusan kulturon plu estas estim-plena.