5a Nitobe-Simpozio Resumoj
KIMURA Goro Christoph
Resumo:
-
Aŭtoro:
KIMURA Goro Christoph, d-ro
Sophia-Universitato
Jean-Claude Hollerich
Resumo:
La greka-roma gramatiko estis aplikita pere de monakoj en Irlando kaj
Anglio en la frua mezepoko kaj iĝis kristana gramatiko. Tiu latina
gramatiko estis aplikita al modernaj eŭropaj lingvoj kaj tiel iĝis
eŭropa gramatiko. Misiistoj aplikis tiun gramatikon al novaj lingvoj
kiujn ili ekkonis en la 16a kaj 17a jarcentoj. Ili kreis tutmondan
pri-lingvon, kiu ankoraŭ estas uzata hodiaŭ. Ni rigardu tiun
teknologian revolucion de "gramatikigo" per ekzemploj de jezuitaj
gramatikoj en Azio.
Aŭtoro:
Jean-Claude Hollerich
Jean-Claude Hollerich, jezuita pastro, ĉefo de la Departemento de
Germanaj Studoj, direktoro de la Eŭropa Instituto, Sophia-Universitato.
Preparas publikigon de jezuitaj leteroj el Tailando (17a jarcento). Li
publikigis i.a. gA Different way of Dialogueh [Alia ebleco de dialogo],
en: The Journal of Sophia Asian Studies No. 12 (1994), gDie Grammatik
im Fruehmittelalterh[La gramatiko en frua mezepoko] en : The Tradition
of the Liberal Arts in the Middle Ages (1997), Die franzoesischen
Jesuiten in Siam [Francaj jezuitoj en Siamo] enFBulletin of the Faculty
of Foreign Studies, Sophia University, N.41 (2006).
Humphrey Tonkin
Resumo:
La Nitobe-procedo ekestis el klopodo, kiu datiĝas de la 1960aj jaroj
kaj estis fortigita de la kresko de socilingvistiko kaj lingvopolitikaj
studoj, harmoniigi la urĝan bezonon de efikaj rimedoj de internacia
komunikado kaj la dezirindecon de konservado de lingva diverseco. Jam
okazis abunda planado suben - ekde la ĉefaj lingvoj al la egaleca
aplikado de la malpli uzataj lingvoj - sed malmulta planado supren - de
la ĉefaj lingvoj al egalecaj formoj de internacia lingva komunikado. La
unua Nitobe-simpozio okazis en 1996 en Prago, kaj sekvis simpozioj en
Berlino (1998), Pekino (2004) kaj Vilno (2005). Oni emis doni atenton
al lingvopolitiko en Eŭropo, precipe la Eŭropa Unio. Tamen, la nuna
simpozio traktos la problemon de politiko rilate al la internacia uzo
de lingvoj en Azio, temo apenaŭ tuŝata de politikistoj kaj relative
malmulte studata de lingvistoj.
Aŭtoro:
Humphrey Tonkin
Humphrey Tonkin estas Universitata Profesoro de Humanecaj Studoj kaj
Emerita Prezidanto de la Universitato de Hartford, Usono. Aldone al sia
laboro pri angla literaturo kaj internaciaj interŝanĝoj, li multe
verkas en la angla kaj en Esperanto pri aspektoj de lingva politiko kaj
planado kaj li rolas kiel redaktoro, kun Probal Daŝgupto, de la faka
revuo Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado. Li direktas la Centron de
Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj.
Sato Masahiro
Resumo:
Mi asertas ke Nitobe konstruis 7 pontojn en sia 71-jara vivo; t.e. (1)
ponto inter la Oriento kaj la Okcidento, (2) ponto inter kamparoj kaj
urboj, (3) ponto inter studoj kaj ĉiutaga vivo, (4) ponto inter viroj
kaj virinoj, (5) ponto inter klasikaĵoj kaj la moderna epoko, (6) ponto
inter idealo kaj realo, kaj (7) ponto inter tempo kaj eterno.
Fremdaj lingvoj estis la rimedo por tiuj pontoj. Kvankam li ne
lernis Esperanton, li komprenis kvaronon aŭ duonon de la prezentaĵoj en
Universala Kongreso de Esperanto.
Sed Esperanto neniom konsideras la orientajn lingvojn. Jam venas
tempo por alpreni neŭtralan artefaritan helpan lingvon por ĉiuj nacioj
por egale esprimi sian penson por i.a. komercado, akademia interŝanĝo
kaj realiĝo de eterna paco. Pasis 86 jaroj post ke Nitobe proponis tiun
lingvan demokratismon. Sed ankoraŭ nun multaj popoloj precipe virinoj
kaj infanoj suferas pro militoj surbaze de diskompreniĝo. Certe necesas
nova ponto nun.
Aŭtoro:
Sato Masahiro
Naskiĝis en Osaka. Profesoris en Osaka Urba Universitato kaj Kansaja Frendlingva Universitato.
Nun li estas honora profesoro de Osaka Urba Universitato kaj estro de edukfako de Nitobe Fondaĵo.
Lia studfako estas filozofio.
Li verkis librojn titolitajn "Nitobe Inazo : vivo kaj idearo", "Nitobe Inazo vivanta en la nuna epoko", kaj ankaŭ pri Immanuel Kant, Yanaihara Tadao, Uchimura Kanzo, k.a.
Li tradukis multajn librojn, i.a. "Bushido".
Mark Fettes
Resumo:
-
Aŭtoro:
Mark Fettes
universitato Simon Fraser
KIMURA Goro Christoph
Resumo:
La rolojn, kiujn eŭropaj lingvoj ludas en Azio, oni povas dividi en
kvar aspektojn: internacia lingvo, fremda lingvo, minoritata lingvo kaj
nacia lingvo.
Tiuj kvar aspektoj estas konekse interrilataj en duobla senco.
Unue, unu sama lingvo ofte havas plurajn aspektojn.
Due, ĉiu aspekto difinas sin kaj evoluas en rilato kun la aliaj
aspektoj.
Tamen, ĉar surface tiuj aspektoj koncernas malsamajn funkciojn de
lingvo aŭ aperas en malsamaj sociaj sferoj, eĉ en fakaj rondoj oni emas
diskuti tiujn aspektojn tute aparte aŭ nur parte ligite.
En mia kontribueto mi volas montri la neceson kune temigi ĉiujn
aspektojn en lingvopolitikaj diskutoj.
Ekzemplojn mi ĉefe ĉerpas el japana kunteksto.
Aŭtoro:
KIMURA Goro Christoph, d-ro
Vicprofesoro por germana lingvo kaj socio, Fakultato de Fremdaj Studoj, Sophia-Universitato, Tokio.
Esplorkampoj estas lingva sociologio, precipe lingvaj rajtoj kaj lingva politiko.
Ĉefaj verkoj:
Kotoba e no Kenri [Rajto al lingvoj], Tokio: Sangensha 1999 (kunredaktoro).
Gengo ni totte gZin'iseih towa nanika ? gengokôtiku to gengoideorogî
[Kian rolon ludas la intenco ĉe lingvaj agoj?: Lingvo-konsturado kaj
lingvaj ideologioj, traktitaj ĉe la ekzemploj de la soraba kaj kornvala
lingvoj], Tokio: Sangensha 2005.
Richard B. Baldauf Jr.
Resumo:
Tiu ĉi studo ekzamenas la eblecojn kaj limojn de interveno en lingvaj
politikoj en multaj reĝimoj en Orienta Azio.
La enkonduko donas la fonon de la lingvo-plana situacio en la landoj
studataj, inkluzive kelkajn tabelojn kiuj provizas ĝeneralan observon
de la lingva situacio kaj lingva politiko en tiu regiono.
En la sekvantaj partoj individuoj el tiuj landoj provizas specifajn
ekzemplojn de sukceso kaj malsukceso en planado por eŭropaj lingvoj en
tiuj reĝimoj.
La lasta parto montras la komunajn punktojn, kiugrade interveno eblas
aŭ limiĝas en la Orient-Azia regiono.
Aŭtoro:
Richard B. Baldauf Jr.
Richard B. Baldauf, Jr estas vicprofesoro de TESOL en la Fako de
Edukado ĉe la Universitato de Queensland kaj membro de la Estraro de la
Internacia Asocio de Aplikataj Lingvistikoj (AILA).
Li publikigis multajn artikolojn en studgazetaro kaj libroj.
Kunverkis kaj kunredaktis:
Language Planning and Education in Australasia and the South Pacific
(Multilingual Matters, 1990),
Viability of Low Candidature LOTE Courses in Universities (DEET, 1995),
Language Planning from Practice to Theory (Multilingual Matters, 1997),
Language and Language-in-Education Planning in the Pacific Basin
(Kluwer, 2003),
Planning Chinese Characters: Evolution, Revolution or Reaction (Kluwer,
2007).
Tove Skutnabb-Kangas
Resumo:
Plejmultaj Indiĝenaj infanoj kaj multaj infanoj de minoritatoj en la
mondo estas hodiaŭ edukitaj en la maniero karakterezata kiel lingva
genocido, laŭ la difinoj de la Genocida Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj, en Artikolo II(e), "perforte transmovi infanojn de la grupo al alia grupo," kaj en Artikolo II(b), "kaŭzi seriozan korpan aŭ mensan vundon al membroj de la grupo" (www.hrweb.org/legal/genocide.html).
La plej grava LHR por la ebleco de Indiĝenaj popoloj kaj minoritatoj
por teni sin kiel aparta popolo/grupo en la epoko de "Edukado por
Ĉiuj", i.e. la rajto por edukado uzante sian gepatran lingvon kiel la
ĉefa lingvo en edukado, estas terure malriĉe protektata en internacia
leĝo, kaj troviĝas amaso da rezisto el multaj landoj por malhelpi
plibonan protektadon.
Tiu ekzemplo estas la sorto de la Manuskripta Deklaracio pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (por ĝisdata novaĵo, vidu http://www.docip.org/).
Se Indiĝenaj kaj minoritaj lingvoj estas ne uzataj en edukado, en
multaj kazoj tio kaŭzos malaperon/mortigon de la monda lingva
diverseco.
Ĉar lingva kaj kultura diversecoj ambaŭ reciproke rilatas, kaj plej
probable ankaŭ rilatas kun (teno de) biografia diverseco, manko de LHRj
en edukado minacas tenon de Tradiciaj Ekologiaj Konoj, kion nun
sciencistoj rigardas kiel ofte pli ĝustaj konoj ol okcidentaj
"sciencaj" konoj.
Tiu ĉi studo levas la demandon: ĉu oni faras nun tro malmulte kaj
tro malfrue por protekti LHRjn en edukado? Ĝi donos kelkajn ekzemplojn
de pozitivaj progresoj en Azio
Aŭtoro:
Tove Skutnabb-Kangas
D-ro Tove Skutnabb-Kangas, Emerita, ĉe Universitato de Roskilde, Danio
kaj Åbo Akademi Universitato, Finlando, verkis aŭ redaktis ĉirkaŭ 50
librojn kaj preskaŭ 400 artikolojn kaj libroĉapitrojn, en 31 lingvoj,
pri edukado de minoritatoj, lingvaj homaj rajtoj, lingvaj genocidoj,
subtraha disvastiĝo de la angla lingvo, ktp.
Ŝi estis la Linguapax premiinto en 2003.
Vidu http://akira.ruc.dk/~tovesk/.
Ulrich Lins
Resumo:
-
Aŭtoro:
Ulrich Lins
Ulrich Lins, studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en
K\:oln, Bonn kaj Tokyo. Lia doktora tezo estas pri Oomoto kaj japana
naciismo. Estis dufoje estro de la Tokia Oficejo de Germana Servo por
la Interŝanĝo de Universitatanoj (DAAD). Verkis i.a. La danĝera lingvo.
Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto (1988), tradukita en la
germanan, italan, japanan, litovan kaj rusan lingvojn.
Hugo Cardoso
Resumo:
Kreolaj lingoj en Azio, kiuj estas produkto de intensa kontakto inter
tipologie malsamaj fonaj lingvoj, faligas la dualismon de "aziaj" kaj
"eŭropaj" lingvoj. Aro de estintaj kaj estantaj aziaj kreolaj lingvoj
kun portugaldevenaj vortoj montras, ke ili estas tipologie miksitaj
kaj gajnis lokajn signifojn en diversaj aziaj lokoj. La influo de
lingvoj kiel la gujarata, malajalama aŭ malaja estis tiel profunda,
ke oni ne povas insisti, ke je tiuj kreolaj lingvoj temas pri
eŭropdevenaj lingvoj. Konkludo el tiu analizo estas, ke tradiciaj
klasifikoj laŭ geografia lokiĝo ne tiom fidindas. Lingvaj politikoj
devas mezuri la sociajn rolojn kaj signifojn de iu ajn lingvo el loka
perspektivo.
Aŭtoro:
Hugo Cardoso
Hugo Cardoso estas portugala lingvisto kaj laboras ĉe Unversitato de
Amsterdam. Lia esploro ĝis nun fokusiĝis al kreolaj lingvoj, precipe
tiuj kun portugaldevenaj vortoj. Li publikigis pri portugalaj
elementoj en la saramakana lingvo kaj pri hind-portugalaj kreoloj. Li
estas nun engaĝita en projekto por dokumenti kaj lingvistike
priskribi la diua hind-portugala lingvo.
ANIKEEV Sergey
Resumo:
Neniu lando en la mondo povas vivi kaj evolui sen kontaktoj kun siaj
najbaroj, sen unuflanka au duflanka influoj. Japanio ne estas escepto
kaj la japanoj de pratempoj modernigis sian socian vivon ĉerpante
sciojn de la pli alte evoluintaj landoj: de tri antikvaj Koreaj
imperioj kiujn sekvis epoko de Ĉinio. Ties influoj penetris al Japanio
poiomete dum longega tempo. Dank'al tio la alilanda influo ne estis
akceptita kiel fremda por la japanoj. Sed post du jarcentoj de la
izoleco el Eŭropaj landoj kaj Usono ŝtorme invadis fremda kulturo kiu
renversis la estadon de la japanoj. Japanio speciale koncentriĝis je
studoj pri ekonomiaj kaj politikaj sistemoj de tiuj landoj. En tiu ĉi
senco tiutempe Rusio ne povis prezenti per si modelon por imitado kaj
ne kapablis rivali. Sed la situacio estis tute alia rilate la spiritajn
valorojn kaj precipe la kulturan influon de Rusio al Japanio. Tiu ĉi
studo prilumas tiun terenon de la kulturaj interfluoj pri kiuj en
Japanio oni emas neglekti kaj malatenti pro respektivaj
politik-ideologiaj konsideroj nestiĝintaj en la historio de ambau
landoj. Kiel ponto komence ekservis la rusa ortodoksa religio kiu semis
la rusan lingvon inter la japanoj. Kia estis tiu rusa kultura invado
kaj kion ĝi alportis al Japanio? pri tio ĉi vi trovos inter tiuj ĉi
linioj.
Aŭtoro:
ANIKEEV Sergey
Profesoro de la rusa lingvo kaj literaturo, For-Orienta Shtata
Universitato (Vladivostok, Rusio), Filio en Japanio, Hakodate,
vic-direktoro.
Esplorkampoj estas fremdlingva instruado, religiaj aspektoj de socia
vivo, interfluoj de diverslandaj kulturoj.
Autoro de kelkaj lerniloj de la rusa lingvo por japanoj kaj tradukoj
pri Shinto kaj Oomoto en la rusan.
Choidon Zegiimaa
Resumo:
Estas historiaj dokumentoj, kiuj montras, ke en la dekdua kaj dektria
jarcentoj mongoloj, kies teritorio vaste etendiĝis en centra Azio,
studis kaj uzis fremdajn lingvojn inkluzive de eŭropaj. Tiu ĉi referaĵo
koncize prezentos historian kaj nuntempan rolojn de eŭropaj lingvoj en
la mongola socia vivo, kaj ankaŭ historion de la lernado de exuropaj
lingvoj en Mongolio, kiel la franca, germana, rusa kaj angla. Plie, mi
pridiskutos mongolan lingvo-politikon rilate al eŭropaj lingvoj kaj
ties praktika apliko en tiaj sferoj kiel politika, eduka,
soci-ekonomia, kaj ankaŭ en soci-komunikaj. Specifan atenton ricevos la
rusa lingvo, kiu ludis enorman rolon en la socia vivo. Fine, mi
prezentos mian propran opinion pri la estonta direkto de la
lingvo-politiko pri eŭropaj lingvoj en Mongolio.
Aŭtoro:
Choidon Zegiimaa
Choidon ZegiimaaADoktoro, Sc. D, profesoro. Prezidanto de la Nacia
akademio por lingvo-politiko, direktoro de la esplor-projekto "Scienca
bazo de la lingvo-politiko de la mongola registaro",
mongol-flanka direktoro de la mongol-rusa komuna projekto gNaciaj
lingvoj
en la epoko de tutmondiĝo: Rusio kaj Mongolioh. Dekano de postdiplomaj
kursoj de la Universitato de Humanistiko. Ricevis doktorecon en 1992
kaj Sc. D en 1998 ĉe Ruslingva Instituto je la nomo de A.S.Puŝkin en
Moskvo.
Esplor-interesoj: socilingvistiko, lingvo-politiko, pragmatika
lingvistiko, parol-etiketo kaj -ĝentileco.
Atsushi Ichinose
Resumo:
En la tempo de la granda navigado kaj geografiaj malkovroj la portugala
lingvo funkciis kiel "lingua franca" inter eŭropanoj kaj lokaj
indiĝenoj en Afriko kaj Azio.
Ĝi kaj ĝiaj variaĵoj, ĉu piĝinaj aŭ kreolaj, estis "vehiklaj lingvoj"
inter diversaj etnoj.
Kvankam la disvastiĝo de la franca kaj la angla poste elpŭsis ilin el
la pli granda parto de tiuj mondpartoj, nun, je la ŝanĝiĝo de jarcento,
ni observas ĉefe du novajn evoluojn.
Unue, Orienta Timoro, atinginta plenan sendependecon en 2002, adoptis
la portugalan kiel unu el siaj du oficialaj lingvoj apud la tetuma,
kreskigante la nombron de la portugallingvaj ŝtatoj.
Due, kaj pli grave por la temo de mia parolo, la nombro de la japanaj
brazilanoj, kiuj "gastlaboras" en la lando de siaj prapatroj, rapide
kreskis de post la 1990aj jaroj: ĉirkaŭ 300 mil brazilanoj, kiuj
parolas la portugalan kiel sian gepatran lingvon, nun vivas en Japanio.
Mia parolo celas prilumi la signifon de la portugala por la nuntempa
Japanio kaj, inverse, la signifon de la nuntempa Japanio por la
portugala.
Aŭtoro:
Atsushi Ichinose
Profesoro de la Departemento de Luzo-Brazilaj Studoj en la Fakultato pri Fremdlandaj Studoj de la Universitato Sophia.
Ĉefaj esplorareoj estas portugala lingvistiko kaj studoj pri piĝinaj kaj
kreolaj lingvoj.
Ĉefaj publikigitaj verkoj: Kureooru na kaze ni notte: Ginia-bisau e no tabi (Per flugiloj de kreolaj ventoj: vojaĝo al Gvine-Bisaŭo), Shakaihyouronsha 1999; Porutogaru no sekai: Kaiyou teikoku no yume no yukue (La portugala mondo: destino de la revo de oceana imperio), Shakaihyouronsha 2000, Umi no mieru kotoba: Porutogarugo no sekai (La portugala lingvo donas panoramon al la oceanoj), Gendaishokan 2004; Porutogarugo no shikumi (Mekanismo de la portugala lingvo), Hakusuisha 2007.
IZUMI Kunihisa
Resumo:
Oni eklernis la francan lingvon por la unua fojo en la fino de la
ŝoguna periodo de Tokugawa por militaj bezonoj. Post la Restaŭrado de
Meiji, oni ĝin lernis kiel rimedon por enkonduki la sciojn kaj
teknikojn militajn, jurajn kaj industriajn, kaj ankaŭ pro interesiĝo
pri demokratismo kaj ideo de homaj rajtoj. Poste la interesiĝo de la
franclingvaj lernantoj turniĝis al literature, muziko kaj belarto, kaj
ĉi tiu tendenco daŭras ĝis hodiaŭ. La influosfero de la franca lingvo
en la japana socio estis limigita nur al ĝia elito. La lingvo mem
apenaŭ donis rektan efikon al la japana socio ĝenerale. Nuntempe
troviĝas amaso da franclingvaj vortoj en la stratoj kiel nomoj de
vendejoj kaj varoj precipe relate al kuiraĵoj, sukeraĵoj, modo kaj
kosmetiko. Ĉi tio estas novtipa fenomeno ligita al la amas-socio. Se
oni permesas uzi la lertan vortumon de McLuhan, la franca lingvo ludas
ĉi tie la rolon de gmasaĝoh anstataŭ mesaĝo. En la hodiaŭa japana
socio, plifortiĝas la kredemo, ke la angla plene funkcias en la tuta
mondo, aŭ alivorte plivastiĝas la iluzio de unulingvismo (monologisme).
Ĉu la franca lingvo povos averti kaj stimuli por ŝanĝi ĉi tian
percepton, eble dependos de la lingvopolitiko kaj sinteno de Francio
kaj Eŭropo.
Aŭtoro:
IZUMI Kunihisa
Profesoro, Departemento de Francaj Lingvo kaj Studoj, Fakultatoj de
Fremdlandaj Studoj. Ĉefaj esplor-temoj: franca lingvistiko, semantiko,
socilingvistiko; precipe, kompara lingvistiko inter la japana kaj la
franca kaj ankaŭ la lingvaj problemoj rilatantaj al la unuiĝado de
Eŭropo vidataj ĉefe en Francio, Belgio kaj Luksemburgio.
Ĉefaj publikigaĵoj: Franca Lingvistiko de Hodiaŭ (Frans gogaku kenkyuu
no genzai), kunverkita, Hakusuisha, 2005; Kultura Plurismo en la Erao
de Tutmondiĝo (Global-ka suru sekai to bunka no tagensei), kunverkita,
Sophia University Press (SUP), 2005; Promenejo de Francaj Vortoj
(Frans-go no shookei), Hakusuisha, 2004.
USUI Hiroyuki
Resumo:
Japanoj en la moderna epoko elmontris (kaj eble daŭre elmontras)
ambivalentan sintenon al eŭropaj lingvoj, precipe la angla.
Ili manifestis, unuflanke, tiom grandan amon al tiuj lingvoj, ke iuj eĉ
proponis anstataŭigi sian etnan lingvon per unu el la eŭropaj lingvoj.
Aliflanke, tamen, ili ankaŭ esprimis fortan malamon kontraŭ la angla,
ke ili volis malpermesi ĝian lernejan instruadon aŭ publikan uzadon.
Tiu ĉi ambivalento fontis fakte el la dilemo, kiun japanoj alfrontis:
neceso alproprigi okcidentan civilizacion ĝuste por povi rezisti
kontraŭ okcidentaj potencoj.
Estas pro tiu dilemo, ke multaj japanoj interesiĝis pri Esperanto kies
adopto povus doni al ili eblecon gvenkih Eŭropon laŭ specifa
interpretado de socia evoluismo.
Aŭtoro:
USUI Hiroyuki
Naskiĝis en 1967. Magistriĝis ĉe Aoyamagakuin-Universitato, Tokio.
Stud-eduka fako de Japana Esperanto-Instituto.
Kunredaktis libron pri lingvaj rajtoj, kunaŭtoris librojn pri
multlingvismo kaj polaj studoj, verkis fakajn artikolojn pri
lingvopolitikaj proponoj rilate al Esperanto kaj la angla en Japanio.
TANAKA Kacuhiko
Resumo:
-
Aŭtoro:
TANAKA Kacuhiko
Emerita profesoro de Hitotsubashi-Universitato. Li abunde publikigis
pri lingvistiko kaj Mongolistiko. Liaj ĉefaj verkoj titoliĝas i.a.:
Lingvo kaj Ŝtato, Kio estas Lingvistiko, Esperanto, Relativigi Ŝtatajn
Lingvojn, Ekologio de Lingvoj, Enkonduko en Lingvistikon el Vidpunkto
de Diskriminaciaj Esprimoj, Kio estas Lingvo.
Timothy Reagan
Resumo:
-
Aŭtoro:
Timothy Reagan
Timothy Reagan estas nun Profesoro de Eduka Gvidanteco ĉe Centra
Ŝtata Universitato de Connecticut en New Britain, Connecticut. Liaj
interesoj en esplorado estas interalie eduka lingvopolitiko, fremdlingva
edukado kaj edukado de kulturaj kaj lingvaj minoritat-grupoj. Li eldonis
vaste en ĉiuj el ĉi tiuj kampoj, kaj lia plej lasta libro estas "Critical
questions, critical perspectives: Languages and the second language
education" (2005, Information Age Publishing).
A. Giridhar RAO
Resumo:
-
Aŭtoro:
A. Giridhar RAO
A. Giridhar RAO (n. 1963) doktorighis pri la angla de la Universitato
de Hajderabado, kie li gaste prelegas. Lia disertacio pri la
sciencfikcio (1994) kondukis lin al la homemancipigaj eblecoj de
Esperanto, tiu alia ido de la eŭropa Klerismo.
Liaj interesoj inkluzivas jhurnalismon pri lingvopolitkaj aferoj;
redaktadon kaj dokumentadon chefe por neregistraraj organizajhoj; kaj
la komunikebelcojn de la interreta epoko. Li instruas Esperanton, kaj
aktuale esperantigas la autobiografion de Mahatmo Gandhi. Kiel la
Ghenerala Sekretario de la landa asocio, li kunorganizas la 5an Azian
Kongreson de Esperanto en Barato en februaro 2008.
Marek Koscielecki
Resumo:
Ni trovas surprizan malabundon de verkoj en la angla, kiuj tuŝas
japanan sperton pri fremdaj lingvoj kaj ĝia efiko sur la socia
modernigo de Japanio. La studado de fremdaj lingvoj ebligadis al
japanoj analizi kaj adapti evoluon el aliaj landoj kaj utiligi tiun ĉi
sciaron por iliaj propraj renovigoj science kaj teknike. Tiu ĉi
referaĵo provas doni tutecan priskribon de socikultura kaj socilingva
situacio rilate al fremdlingva edukado en la japana kultura kunteksto.
La referaĵo enkorpigas kaj diakronan kaj sinkronan informon haveblan al
la aŭtoro por fari takson de fremdlingva edukado en Japanio kaj efiko,
kiun tio kaŭzis sur la procedo de socia modernigo.
Aŭtoro:
Marek Koscielecki
Marek Koscielecki edukiĝis en Polando, Nov-Zelando kaj Aŭstralio.
Komence de la 1970aj jaroj studis la anglan kaj germanan ĉe
Victoria-Universitato, Velingtono, Nov-Zelando.
En 1984 magistriĝis pri aplika lingvistiko ĉe la lingvistika fako [tiam
sub la gvido de prof. M.A.K.Halliday], Universitato de Sidnejo, kaj en
1996 doktorecon pri aplika lingvistiko ĉe Universitato Edith Cowan,
Perto, Aŭstralio.Spertis instrui en meza kaj supera edukado.Nuntempe
asista profesoro ĉe Malferma Universitato de Hongkongo.
Robert Phillipson
Resumo:
Tutmonde pli kaj pli vastiĝas la uzo de la angla lingvo. En kontinenta
Eŭropo (eŭrop-uniaj institucioj kaj membro-ŝtatoj) tio estas rekta
rezulto de tutmondiĝo gvidata de usonaj firmaoj, militaj aktivecoj, kaj
profundiĝanta integriĝo de Eŭropo. Eĉ prestiĝaj eŭropaj lingvoj (la
franca, germanac) riskas esti degradigitaj kun ilia lingva kapitalo
reduktita je valoro tra akumulaj procedoj, kiuj akordiĝas al la
funkciado de la mondaj ekonomio, financo, amaskomunikiloj kaj
altlerneja edukado. Tiuj kiuj scipovas la anglan ricevas malegale
grandajn avantaĝojn kompare al la parolantoj de aliaj lingvoj.
Esplorado pri la lingva nov-imperiismo, kaj alternativoj al ĝi bezonas
ligiĝi al la formulado de multlingvaj politikoj sur niveloj supernacia,
nacia kaj subnacia.
Aŭtoro:
Robert Phillipson
Robert Phillipson estas brito. Li studis ĉe la Universitatoj de
Kembriĝo kaj Leeds, kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Amsterdamo. Li
instruis la anglan lingvon en norda Afriko kaj orienta Eŭropo antaŭ ol
migri al Danlando. Li nun estas profesoro ĉe Kopenhaga Lernejo pri
Komerco. Ĉefaj verkoj: Linguistic Imperialism (Oxford University Press,
1992) kaj English-only Europe? Challenging Language Policy (Routledge,
2003). Liaj esploraj interesoj estas: la rolo de la angla en
tutmondiĝo, lingva nov-imperiismo, lingvaj rajtoj, socilingvistiko, kaj
lingvo-pedagogio. Por detaloj pri lia biografio kaj bibliografio
informiĝu ĉe http://www.cbs.dk/staff/phillipson (kelkaj verkoj tie elŝuteblas).
KAWAHARA Toshiaki
Resumo:
Komparante Japanion kun ĝiaj aziaj najbaroj, oni ofte diras, ke Japanio
postrestas dum Azio progresis en anglalingva edukado. Por doni kialon,
oni ofte rimarkigas, ke la metodo instrui la anglan en Japanio havas
problemojn. Kaj ofte oni masoĥisme mencias la poentojn de japanoj en
TOEFL, kiuj estas malaltaj kompare kun tiuj en aliaj landoj. Tamen ĉi
tio eble ne tiom estas la rezulto de iuj ajn problemoj en la metodo
instrui la anglan, kiom la reflekto de la fakto, ke japanoj ĝis nun
malmulte bezonis la anglan, do malmulte interesiĝis pri ĉi tiu lingvo.
En Japanio, la japana plene funkcias. En ĉiuj kampoj, inkluzive de
scienco kaj teknologio, administrado, leĝodonado, justico,
amaskomunikado, edukado kaj industrio, ĝi plene funkcias. En Japanio
oni povas verki doktoran disertacion japane. Estus miskomprenige
kompari Japanion kun aliaj landoj, en kiuj onia gepatra lingvo ne povas
adekvate kovri ĉiujn fakajn kampojn, kaj priplori la malaltan povoscion
de la angla ĉe japanoj.
Konsiderante la fakton, ke en Japanio eblas legi diversajn verkojn
de la mondo en japana traduko kaj plenumi taskojn en iu ajn kampo en la
japana, la fakton, ke Japanio situanta en Azio nun spertas la
plivigliĝon de interŝanĝoj, homaj kaj materiaj, kun siaj aziaj
najbaroj, kaj la fakton, ke Japanio nun fariĝas multlingva socio kun la
kresko de alilandaj loĝantoj enlande, ĉi tiu studo diskutos, kiel
anglalingva edukado kaj lingvopolitiko estu antaŭenpuŝataj en Japanio.
Aŭtoro:
KAWAHARA Toshiaki, Ph.D.
Profesoro, Fakultato de Literaturo, Kioto-Koka Virina Universitato.
Ĉefaj kampoj de esplorado: Lingvopolitiko, Anglalingva Edukado kaj Aaizaj Anglalingvoj.
Ĉefaj verkoj: Sekai no Gengo Seisaku [Lingvopolitikoj tra la Mondo] Kuroshio Publishers, 2002 (redaktis); Tagengoshakai ga Yattekita [Multlingvaj Socioj Alvenis] Kuroshio Publishers, 2004 (kun-redaktis); Gaikokujinjumin eno Gengo Saabisu [Lingvoservo al Alilandaj Loĝantoj] Akashi Shoten, 2007 (kun-redaktis); Ajia Oseania no Eigo [Anglalingvoj en Azio kaj Oceanio] Mekong Publishers, 2006 (kun-redaktis)
Feng Zhiwei
Resumo:
Ĉi tiu referaĵo priskribas la zigzagan akcektadon de la angla lingvo en
Ĉinio kaj skizas la evoluon de la instruado de tiu ĉi lingvo en Ĉinio
(inkluzive de la redaktado de anglalingvaj lernolibroj, la
lingvonivelaj ekzamenoj k.a.). En la nuntempa Ĉinio la anglalingva
instruado jam fariĝis industrio; pli kaj pli da ĉinoj emas ĝin lerni.
Multlingvaj servoj estas grava aspekto de la Olimpiaj Ludoj en Pekino,
2008. La aŭtoro propones plifortigi la instruadon kaj lernadon de la
ĉina samtempe kun la angla. Kiel nome ekvilibrigi la instruadon de la
angla kaj tiun de la ĉina? Jen tasko de lingvo-statusa planado en Ĉinio.
Aŭtoro:
Feng Zhiwei
Feng Zhiwei, supera asociita esploranto kaj profesoro de informadika
lingvistiko ĉe la Instituto de Aplika Lingvistiko, Ministrejo pri
Edukado de Ĉina Popola Respubliko.
Li estis visitanta scienculo ĉe la Instituto de Aplika Matematiko
(IMAG-GETA), Universitato de Grenoble (Francio, 1978-1981); ĉefo de la
Maŝin-Traduka Grupo de la Instituto pri Scienca-Teknika Informado de
Ĉinio (ISTIC, Pekino, 1981-1985); gasta scienculo ĉe la Instituto
Fraunhofer (FhG) en Stutgarto (Okcidenta Germanio, 1986-1988);
profesoro ĉe la Universitato de Trier (Germanio, 1990-1993, 1999-2000);
akademia konsilanto ĉe CITAL, Konstanz Fachhochschule (Germanio, 1996);
profersoro ĉe la Departemento pri Scienco de Elektronika Inĝenierarto
kaj Komputiko (EECS) de Korea Altgrada Instituto pri Scienco kaj
Tekniko (KAIST), Daejon, (Koreio, 2000-2001, 2003-2004).
Nun li estas Komisiita Profesoro en multaj universitatoj en kontinenta
Ĉinio, inkluzive de Pekina Universitato, la Universitato de Zhejiang,
Ĉina Komunika Universitato, la Universitato de Heilongjiang. Li estas
ankaŭ akademia konsilanto de la Nacia Ŝlosila Laboratorio de
Desegno-Rekonado (NLPR, CAS), membro de la Normiga Komitato de la Ŝtata
Lingva Komisiono, prijuĝulo de Ĉina Nacia Scienca Fondaĵo, prijuĝulo de
la Nacia Fondaĵo pri Filozofio kaj Socia Scienco, konsilanto de la
Trans-Eŭropa Lingvo-Rimeda Substrukturo (TELRI, EU), konsilanto de
Honkonga Terminologia Asocio, membro de la Konsila Komitato de la
Internacia Kongreso pri Lingvaj Rimedoj kaj Pritaksado (LREC), membro
de la redakta komitato de International Journal of Corpus Linguistics
(IJCL [Internacia Gazeto pri Datenbanka Lingvistiko], Amsterdamo),
International Journal of Chinese and Computing (IJCC [Internacia Gazeto
pri Ĉina Lingvo kaj Komputiko], Singapuro), Chinese Language (Zhongguo
Yuwen ź¶ [Ĉina Lingvo], Pekino), Chinese Science and Technology Terms
Journal [Ĉina Gazeto pri Terminoj de Scienco kaj Tekniko] (Pekino).
Li publikigis 22 monografiajn librojn kaj 200 sciencajn referaĵojn
Joseph Errington
Resumo:
La norma indonezia lingvo estas nekutima nacia lingvo, ĉar ĝi estas dua
lingvo por plimulto de Indoneziaj civitanoj. Tiu ĉi referaĵo priskribas
la nekutiman kolonian historion de tiu lingvo por starigi pli vastan
demandon pri la diversaj eblecoj por parolantoj "alproprigi" lingvon.
Ni ankaŭ pritraktos la pli antaŭnelongajn evoluojn de la indonezia kiel
rezistilo kontraŭ la indonezia ŝtato en Orienta Timoro. Ambaŭ evoluoj
estas prezentitaj por emfazi komplikajn politikajn kaj kulturajn
dinamikojn, kiuj povus grande malsami inter situacioj, kiujn oni tamen
kutime simple rigardos kiel similaj ekzemploj de lingva "disvastiĝo".
Aŭtoro:
Joseph Errington
Joseph Errington estas profesoro de antropologio kaj internaciaj kaj
regionaj studoj ĉe Yale Universitato en New Haven Connecticut, Usono.
Li estas estro de la Konsilio pri Sudaziaj studoj ĉe Macmillan Centro.
Plejparte liaj verkoj fokusigas lingvon kaj socian ŝanĝiĝon en
Indonezio, precipe inter dulingvaj parolantoj de la Indonezia kaj Javaa
lingvoj en sud-centra Java.
Lia plej nova libro aperonta en Augusto ĉe eldonejo Blackwell estas glingvistiko en kolonia mondo: rakonto pri lingvo, senco kaj potencoh.
E.Annamalai
Resumo:
Ni difinu lingvo-ekologion kiel aron da rilatoj inter komunumoj, serĉe
al propraj interesoj, konstante reviziata per ludo de diversaj lingvoj.
La rolo priludita de la angla en la lingvo-ekologio de Barato en la
epokoj kolonia, ŝtat-centra kaj tutmondiĝanta: jen la ĉeftemo de tiu ĉi
referaĵo. La angla estas novulo inter specioj, kiuj strebas havigi al
si lokon kaj rolon en tiu ĉi ekologio, kaj tiuj loko kaj rolo jen estas
kontestataj, jen tute priceditaj de aliaj lingvoj. En la konkurso por
limigitaj riĉfontoj partoprenata de la angla kaj aliaj lingvoj de la
lando bezonatas trovi kompletigan aliron al riĉfontoj. Tio estas defio,
kiun alfrontas Barato kaj aliaj multaj landoj. La referaĵo priskribas
tiun ĉi defion kaj diversajn reagojn en Barato. La demando estas, ĉu
pluteneblas limo inter ekonomia kaj kultura pejzaĝoj. La
evolu-disvolviĝo de interlingvaj rilatoj estos kontraŭmetata al planita
multlingvismo, en kiu planado povas esti eksplicite realigata de la
ŝtato, aŭ implicite de la merkato. Iliaj relativaj fortoj en la
tutmondiĝanta merkato estos ankaŭ pridiskutataj.
Aŭtoro:
E.Annamalai
E. Annamalai doktoriĝis pri lingvistiko ĉe Universitato de Ĉikago kaj
estas eksa direktoro de Centra Instituto de Barataj Lingvoj, Majsoro,
Barato. Nuntempe instruas ĉe Yale-Universitato. Lia vidpunkto pri
lingvopolitiko kaj -programoj, ellaboritaj tra la jaroj de esplorado,
integras la rolon de la registaro, komunumo kaj individuo rilate al
lingvouzo kaj stabileco de multlingvismo. Tian vidpunkton esprimis
artikolo gReflections on a Language Policy for Multilingualismh(Language Policy 2:2, 2003).
La libro Managing Multilingualism in India: Political and Linguistic Dimensions
(2001) prezentas gamon da liaj esploraj interesoj. Unu el la ĉefaj
esplor-interesoj liaj, kuntenado de barata multlingvismo, nature
kondukis lin al studado de la rolo kaj loko de la angla en Barato. Li
publikigadas pri la eduka kaj politika aspektoj de la angla kaj
lingvistikaj aspektoj de ĝia komunika uzo mikes kun la tamila. Li ankaŭ
okupiĝas pri la kreado de datumbazo kaj vortaroj de barataj lingvoj,
precipe la tamila.
Amri Wandel
Resumo:
En la 20a jarcento la scienca kaj interreta revolucio influadis ĉiun
aspekton de nia vivo. Ambaŭ revolucioj estis sekvataj de intensa
disvastiĝo de la angla. La angla estas la ĉefa lingvo de sciencaj
tezoj kaj konferencoj. Tiu procedo atingis ankaŭ orientan Azion.
Ĉinaj kaj japanaj sciencistoj, kiuj ofte gvidas la sciencajn
evoluojn, publikigas siajn tezojn ĉefe en la angla. Multaj sciencaj
konferencoj okazas en orienta Azio kaj ĉiuj havas la anlan kiel
ĉefan aŭ solan konferencan lingvon. Mi rigardos tiujn tendencojn el
mia propra sperto kaj komparos ilin kun la sinteno de esperantistoj
kontraŭ la hegemonio de la angla.
Aŭtoro:
Amri Wandel
Amri WANDEL naskiĝis 1954, loĝas en Israelo.
Profesie li estas profesoro pri astrofiziko en la universitato de
Jerusalemo.
Specialisto pri aktivaj galaksioj nigraj truoj kaj astrobiologio. Li
doktoriĝis pri astrofiziko en Stony Brook, Novjorko, estis docento en
la universitatoj de Princeton, Maryland kaj Stanford kaj gastprofesoro
en UCLA.
Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1992. Profesoro en la Akademio
Internacia de la Sciencoj.
YOSHITAKE Masaki
Resumo:
-
Aŭtoro:
YOSHITAKE Masaki
Vicprofesoro ĉe la Kurso de Anglalingva Edukado,
Eduka Universitato de Fukuoka.
Fako: Studoj pri Komunikado.
Studtemo: Interkultura/internacia komunikado per la angla,
rilate kun anglalingva edukado.
Verkoj: "Multkultura socio kaj interkultura komunikado", Sanshusha, 2002.
"Studoj pri nuntempa komunikado", Yuhikaku, 2006.
"Anglalingva edukado en la 21a jarcento", Kairyudo, 2007.
Humphrey Tonkin
Resumo:
-
Aŭtoro:
Humphrey Tonkin
Universitato de Hartford
Probal Dasgupta
Resumo:
En ĉi tiu studo estas proponate, ke tio, kion la lingvoplanistoj nomas
la kultivado -- kiu laŭ ili ludu gravan rolon por konservi la
vivantecon de lingvo en siaj neperditaj uzterenoj -- devas lanĉi
interfekundigan rilaton kun aktualaj ideoj en la tradukistiko. La
strategio krei ĉirkau la gepatra lingvo la strukturon de fortikaĵo
ĉefiganta iun privilegian au klasikan tekstaron malpli efike helpos la
komunumon ol strategio de maksimumigo de la komunika diafaneco. Tiu ĉi
ideo exhas specifan aliron (substancisman) en la sfero de la
tradukistiko, kies renkontiĝejo kun la lingvoplanado jam de longe
atendas seriozan kultivadon.
Aŭtoro:
Probal Dasgupta
Probal Dasgupta (doktorigho 1980, nov-jorka universitato, genera
sintakso) instruis la lingvistikon en Nov-Jorko, Melburno, Kolkato,
Puneo, Hajderabado, kaj Esperanton en Barlastono (Britio) kaj
San-Francisko. Kunredaktas Language Problems and Language Planning. Chefaj verkoj The Otherness of English (1993), After Etymology
(2000), tradukoj de kvar romanoj en Esperanton kaj unu el Esperanto.
Vicprezidanto de la Akademio de Esperanto de 2001, honora membro de la
Lingvistika Societo de Usono de 2004. Laboras en la Lingvistika
Esplorejo en la Barata Statistika Instituto, Kolkato de 2006.
Totok Suhardijanto
Resumo:
En ĉi tiu kontribuo mi volas fokusigi al aktuala statuso de la
indonezia inter la tiea popolo. Diskutataj estos la rilato de la
indonezia lingvo kun aliaj lokaj lingvoj en Indonezio kaj en rilato kun
aliaj Malajaj dialektoj, kiuj estas uzataj en indoneziaj regionoj aŭ
aliaj ŝtatoj.
Aŭtoro:
Totok Suhardijanto
Totok Suhardijanto estas vizita docento ĉe Keio Universitato SFC. Post
graduiĝo li instruis en Fakultato de Humansciencoj ĉe Universitato de
Indonezio ekde 1993. Li instruas indonezian sintakson, morfologion kaj
neŭrolingvistikon. Sed nun liaj ĉefaj esplorkampoj estas Kritika
Diskursa Analizo kaj Korpusa Lingvistiko. 2002-2004 kaj ekde 2005 li
instruas la indonezian lingvon kaj kulturon ĉe Keio Universitato.
Yang Zhiqiang
Resumo:
Ĉi tiu referaĵo traktas ĉefe la lingvan politikon de Popola Respubiko
Ĉinio rilate al ĝiaj minoritataj etnoj (nacimalplimultoj) kaj ties nuna
situacio. Prezentiĝas ekzempla kazo de la ĉinaj mjaŭoj (hmongoj),
prilumante la uzadon de lingvoj en la mjaŭa (hmonga) socio sub la
reforma malfermiĝ-politiko depost la 1980aj jaroj kaj la tiean
dulingvan edukadon. Ankaxu diskutiĝas la argumentoj de la mjaŭaj
(hmongaj) intelektuloj pri la unuigo de skribsistemoj por la mjaŭa
(hmonga) kune kun ilia fono.
Aŭtoro:
Yang Zhiqiang
Fremdlanda asociita esploranto, Japana Societo por Evoluo de Scienco;
vizitanta esploranto, Universitato de Tokio. Doktoriĝis en 2005 pri
regionaj kulturoj ĉe la Fako de Ampleksaj Kulturaj Studoj
(magistraj-doktoraj kursoj), Universitato de Tokio. Profesoro,
Instituto pri Antropologio kaj ĝenerala direktoro, Instituto pri
Japanaj Studoj, Universitato de Guizhou, Provinco Guizhou, Ĉinio en
2006. Estante en Japanio por la periodo 2006-2008 kiel fremdlanda
asociita esploranto de Japana Societo por Evoluo de Scienco, li
okupiĝas pri la studo de gPatriotisma edukado en Ĉinio kaj la socioj de
minoritataj etnojh ĉe la Universitato de Tokio. Ĉefaj studkampoj:
Kultura antropologio kaj historio, precipe la transformiĝo de la
nuntempaj socioj de minoritataj etnoj en Ĉinio kaj iliaj identecoj.
HIRATAKA Fumiya
Resumo:
Ĉi tiu studo aliros al la demando de lingvopolitiko en Japanio el la
vidpunkto de lingvaj rajtoj por alilandanoj loĝantaj en Japanio kaj
rimarkigos, ke ĉi tiu demando temas ne sole pri la enlandaj
alilandanoj, sed ankaŭ pri la majoritataj japanoj. Kiam la lingvaj
rajtoj de tiuj alilandanoj estas rigardataj el du anguloj, t.e., la
lernado de la japana kaj la plutenado de la denaskaj lingvoj, tiam
reliefiĝas la graveco de japanlingva edukado kaj denasklingva edukado.
Por instrui la japanan al ili, nemalhavebla estas la kono pri iliaj
denaskaj lingvoj. Krome, en la nuntempa Japanio, kiu fariĝas pli kaj
pli multlingva kaj multkultura, kreskas la okazo kontaktiĝi kun fremdaj
lingvoj kaj kulturoj enlande. Profitante tian okazon, iom post iom
videbliĝas la klopodo ŝanĝi la konscion de la japanoj kiel akceptantoj
kaj reekzameni fremdlingvan edukadon en ĉi tiu lando. Citante ekzemplon
de eksperimenta leciono en publika elementa lernejo, ĉi tiu studo
montros, ke la progreso de ginterna internaciiĝoh, kiun alportas la
plimultiĝo de enlandaj alilandanoj, kondukas ankaŭ al reformado de
fremdlingva edukado en Japanio.
Aŭtoro:
HIRATAKA Fumiya, d-ro
Profesoro, Fakultato de Politik-Mastrumado, Universitato Keio ĉe
Shonan, Fujisawa.
Ĉefaj kampoj de esplorado: Socilingvistiko, Fremdlingva Edukado kaj
Esplorado (precipe la japana kaj germana kiel dua lingvo).
Ĉefaj verkoj: Der Erwerb der Temporalität im Japanischen als
Zweitsprache. München: iudicium 2001; Tagengoshakai to Gaikokujin no
Gakushushien [Multlingva Socio kaj Stud-Asistado de Alilandanoj],
Tokio: Keio University Press 2005 (kunredaktis); Gaikokugokyoiku no
Rideazain [Replanado de Fremdlingva Edukado], Tokio: Keio University
Press 2005 (kunredaktis).
Mark Fettes
Resumo:
Esperanto havas longan historion en Azio, fakto ofte neglektata en
diskutoj pri ĝia kultura kaj socia signifo. Tiu historio havas
politikan, identecan, kaj edukan dimensiojn, kiuj lokas la lingvon
ene de kompleksa reto de lingvaj kaj homaj interrilatoj. Se oni volas
prognozi la estontan evoluon de tiu sistemo, oni bezonas kompreni la
strukturajn faktorojn kiuj limigas la kreskon de Esperanto, same kiel
la faktorojn kiuj pelas ĝian disvastiĝon. Tia analizo ne nur
prilumas la ecojn de Esperanto kiel lingvo, sed ankaŭ la pli vastan
lingvan ekosistemon en kiu ĝi konsistigas malgrandan sed atentindan
indicon de sistemaj shanĝoj.
Aŭtoro:
Mark Fettes
Mark Fettes estas profesoro pri edukado ĉe universitato Simon Fraser
en Vankuvero, Kanado.
Liaj esploroj koncernas i.a. edukadon en indiĝenaj komunumoj, la rolon
de la fantazio en lernado kaj instruado, kaj ekologiajn alirojn al
lingva politiko kaj lingvoplanado.
Li estas estrarano de la usona Esperantic Studies Foundation kaj aŭtoro
de pluraj fakaj artikoloj pri sociaj kaj politikaj aspektoj de
Esperanto.
SHOJI, Hiroshi
Resumo:
-
Aŭtoro:
SHOJI, Hiroshi
Profesoro de la esplora fako de la Nacia Muzeo pri Etnografio.
Specialaj interskampoj: lingvistiko, multlingvismo kaj lingvaj politikoj.
La ĉefa esplortemo dum la lastaj jaroj: la lingvoj de enmigrintoj.
Ĉefaj verkoj: Enciklopedieto pri multlingva socio de Japanio (kunaŭtorita,
2005),
La aŭtoktonaj popoloj de la mondo (kunaŭtorita, 2005),
La lingva aspekto de la 20a jarcento (1999),
"Multlingviĝo - Trarompo en japanan lingvan konscion?" en
Changing Japanese Identities in Multicultural Canada (Kess k.a., 2003).
@ |